16
Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
25
Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
29
En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.